Kiom granda estas la areo de Azio?
a. 44,58 milionoj km²
b. 44,59 milionoj km²
c. 44,60 milionoj km²
d. 44,61 milionoj km²
a. 44,58 milionoj km².
Azio estas la plej granda kontinento kun 44.579.000 km² da terareo. Ĝi okupas 30% de la tuta terareo de la globo kaj 8.7% de la tuta globa surfacareo.
Kiun inter la jenaj reĝlandoj regas konstitucia monarkio?
a. Saud-Arabio, b. Jordanio, c. Omano, d. Brunejo
b. Jordanio
Kiu lando havas la plej multajn islamanojn en la mondo?
Indonezio. Ĝi estas hejmo de 12% de ĉiuj islamanoj de la tuta mondo.
Ĉiuj landoj en Sudorienta Azio estis diversmaniere regataj kiel kolonioj aŭ protektoratoj de okcidentaj landoj escepte de kiu lando?
Tajlando. Ĝi neniam estis koloniigita, kvankam ĝi devis konsenti al nejustaj politikaj kaj militaj traktatoj.
De 2017 ĝis 2021 laboris aziano kiel Kasisto de TEJO. Kiel ŝi plene nomiĝas kaj de kiu lando ŝi venas?
Bui Hai Mung (Feliĉa)
VERO AŬ FALSAĴO: Azio estas pli granda ol la luno.
VERO. Azio estas eĉ pli granda ol la luno, kiu havas nur 38 milionojn km² da areo!
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, festata en la Esperanto-movadon ĉiun 21-an de februaro, komenciĝis pro la agado de iu movado por oficialigi kaj protekti la uzadon de kiu lingvo?
la bangla (nacia lingvo de Bangladeŝo)
Kia floro simbolas la imperian tronon de Japanio?
krizantemo
La Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto estas pli vaste konata per sia vjetnamlingva kromnomo, kiu estas ______.
Viet Cong
Kiuj landoj gastigis la Internacian Junularan Kongreson pli ol unu fojon?
Israelo (1986, 2013), Vjetnamio (2007, 2012)
En 1991, ĉi tiu vulkano en Filipinoj erupciis, kaŭzante subiĝon de globa temperaturo je 0,5°C kaj la tiel nomatan "vulkanan vintron."
Pinatubo
VERO AŬ FALSAĴO: Kamboĝo havas reĝon.
VERO (Reĝo Norodom Sihamoni)
Unu el la plej malnovaj religioj en la lando fondita en la hodiaŭa Irano ĉirkaŭ 1500 A.K. nomiĝas:
Zaratuŝtrismo
En kiu jaro Usono, Nord-Koreio kaj Ĉinio subskribis la armisticon en Panmunjom, kiu dum nedifinita periodo ĉesigis militan konflikton inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio?
1953 (27 julio), antaŭ 75 jaroj
Komuna Seminarjo estas esperantista junulara evento kiu komenciĝis en 1982 en Sud-Koreio. Gastigas ĝin kvar landoj: Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio, kaj unu sudorientazia: Vjetnamio. En kiu ordo tiuj kvar landoj gastigas ĝin?
Sud-Koreio, Japanio, Ĉinio, Vjetnamio
Kiom da horzonoj havas Ĉinio?
4. Estas UTC+8 ĉie en Ĉinio!
En kiu lando oni praktikas la tiel nomatan "Malneta Nacia Feliĉo" anstataŭ Malnetan Nacian Produkton?
Butano
En kiu lando oni parolas la varajan, la pampangan, kaj la ilokan?
Filipinoj. La lando havas 186 vivantajn lingvojn.
La nacia himno de Sud-Koreio, "Aegukga," estis originale kantita laŭ la melodio de kiu alia popolkanto?
Auld Lang Syne
Hasegawa Teru (1912-1947) estas japana esperantisto kiu luktis por liberigo de la ĉina popolo el Japanio, per kiu ŝi aktivis al komunikado kaj propagando kontraŭ la Japana Imperameo. Kiu estas ŝia plumnomo?
Verda Majo
Azio havas ses geografiajn regionojn. Nomu ilin ĉiujn.
Norda Azio, Suda Azio, Centra Azio, Sudokcidenta Azio, Sudorienta Azio, Orienta Azio
Kiu lando renversas la kolorojn de sia flago por simboli militon?
Filipinoj
Kiu indonezia recepto estas el rizo: nasi goreng aŭ mi goreng?
Nasi Goreng
Kiu batalo estas la plej granda mara batalo en la Dua Mondmilito, okazinta en oktobro 1944?
La Batalo de la Golfo de Leyte
Kiom da Internaciaj Junularaj Kongresoj entute okazis en Azio?
7 - 1965, 1986, 1994, 2000, 2007, 2012, 2013