Historio
Diversaĵoj
Geografio
Lingvoj
Esperanto-Movado
100

En kiu jaro filipinaj revoluciuloj deklaris sendependiĝon de Hispanio?

a. 1896, b. 1898, c. 1900, d. 1902

B. 1898, la 12-an de junio oni deklaris sendependiĝon en Kawit, Cavite.

100
Ĉi-jare, la Nacia Tago de Herooj, unu el la regulaj festotagoj de Filipinoj, estos festita en kiu dato?


a. La 25-a de aŭgusto, b. la 26-a de aŭgusto, c. la 28-a de aŭgusto, ĉ. la 30-a de aŭgusto

a. La 25-a de aŭgusto

100

Kiom da insuloj konsistigas Filipinojn?

a. 7107, b. 7235, c. 7641, d. 7541

c. 7641. Dum longa tempo estis nur 7107 insuloj ĝis novaj insuloj estis malkovritaj per modernaj satelitaj teknologioj.
100

Kiom da lingvoj estas en Filipinoj?

a. 184, b. 185, c. 186, ĉ. 187

Estas 187 lingvoj, el kiuj 183 estas vivantaj kaj 4 jam mortintaj.

100

Kiom da naciaj komisionoj havas Filipina Esperanto-Junularo?

A. 3, B. 4, C. 5, Ĉ. 6

C. 5. Ili estas: Informado, Edukado, Membreco kaj Internaj Rilatoj, Financoj, and Eksteraj Rilatoj.

200

Kiuj tri landoj koloniis Filipinojn (en la ĝusta kronologia ordo)?

Hispanio, Usono, Japanio

200

Kiam okazis la 1-a Filipina Junulara Renkontiĝo (kompleta dato)?

La 10-an de aŭgusto 2024

200

En Filipinoj troviĝas du sezonoj: malseka kaj seka. En kiuj monatoj kutime okazas la seka sezono?

marto, aprilo, majo

200

Kiu registara organizo reguligas la uzadon de la filipina lingvo?

Komisiono pri la Filipina Lingvo / Komisyon sa Wikang Filipino (KWF)

200

VERA AŬ FALSA: La Esperanto-Asocio por Filipinoj (EAPF), fondita en la 1-a Filipina Esperanto-Kongreso la 23-an de septembro 2006, estas la unua konata Esperanto-organizo en la historio de la lando.

FALSA. Preskaŭ unu jarcenton antaŭe, en 1907, la Filipina Esperanto-Asocio estis fondita de d-ro H. W. Yemans kaj liaj kolegoj.

300

Dum la Dua Mondmilito, la Japana Impera Armeo kaptis la filipinan insularon kiam filipinaj kaj usonaj armeoj kapitulaciis en kiu provinco?

Bataan. La kapitulacio okazis la 9-an de aprilo 1942, kiu nun estas konata kiel la "Tago de Kuraĝo" en Filipinoj.

300

VERE AŬ FALSE: La ĉefurbo Manilo estas la plej granda urbo en Filipinoj.

FALSE. La plej granda urbo en Filipinoj estas Kezonurbo (Quezon City).

300

Kiu estas la plej granda provinco en Filipinoj?

Palawan kun 14,650 km² da tera areo. 

300

La Filipina Konstitucio en 1987 kuraĝigas la libervolan uzadon de kiuj du fremdaj lingvoj en edukado?

La hispana kaj la araba, laŭ la Artikolo XIV, Sekcio 7 de la Konstitucio de 1987.

300

Kiu estas la dua prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo?

Anne Frances Calceta, la nuna prezidanto (2024-2026)

400
Kiu virina heroo gvidis ribelon kontraŭ la hispanoj en Tayum, Abra en 1763 kaj estas konata kiel unu el la plej fruaj gvidantoj de la iloka sendependiĝa movado?

Gabriela Silang

400

En la filipina himno "Lupang Hinirang," estas po unu akvoformo (anyong tubig) kaj terformo (anyong lupa) menciitaj. Pri kiuj temas?

dagat (maro), bundok (monto)

400

En Filipinoj troviĝas kiom da administraj regionoj?

17.

400

Kiu lingvo havas apartajn vortojn kiujn parolanto uzas kiam tiu estas kolera?

La bikola

400

Kiu inter la jenaj homoj ne estas inter la tri originalaj fondintoj de Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA) en 2013?

A. El John Fernandez, B. Albert Stalin Garrido, C. Jecel Marie Manabat, D. Carl Joshua Quines

A. El John Fernandez. La originalaj tri fondintoj de FEJA estis Albert Stalin Garrido, Jecel Marie Manabat, kaj Carl Joshua Quines. 

500

Kiom da prezidentoj havis Filipinoj ĝis nun?

17. La unua estis Emilio Aguinaldo kaj la nuna estas Ferdinand Marcos Jr.

500
En kiu jaro Filipina Esperanto-Junularo fariĝis landa sekcio de TEJO?

2017

500

Filipinoj havas 82 provincojn, inkluzive de la du plej novaj kiuj kreiĝis en 2022. Pri kiuj provincoj temas?

Maguindanao del Norte kaj Maguindanao del Sur

500

What is the full meaning of TEJO?

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

500

Kiam estis la fondiĝdato de Filipina Esperanto-Junularo?

La 19-a de septembro 2013